Mia Esperanta Biblioteko/My Esperanto Library
Ойын-сауық
Kiujn Esperantajn librojn vi havas? Kiun libron mi devas legi? Diru al mi!
Dankon al miaj subtenantoj:
Paul (Monato), Balu, J.C. Cunningham, Luis Obando, Andy Blair, Interkultura Novelo-Konkurso (INK), Stefan, Aleks Andre, Marcos Cramer, Pablo David, Jasono, Miĥa-Johano, Anna Langley, Katherine Lister, Randy, Sikoŝa, kaj Kamala!
Skribu al mi!
P.O. Box 44
Newry, PA, USA
16665
Iloj por Lernado:
ITALKI - go.italki.com/chelsearaemoses
BASELANG - baselang.com/chelseamoses
Sociaj Retpaĝoj:
PATREON - www.patreon.com/chelsearaemoses
INSTAGRAM - @chelsearaespeaks
MIA VIVO - Chelsea Rae Moses
Пікірлер: 59
Mi estas ege felicha char antaû nelonge mi malkovris vian joutuban kanalon. Vi estas inteligenta, bela, simpatia kaj bonege kaj flue parolas la esperantan lingvon. Do, mi dankegas vin pro via arta kaj inteligenta produktado! Mi jam havas novan samideanan amikinon! GHIS!!💚
Bonege! Mi ŝatus legi ĉiujn, tiujn librojn, sed mi havas neniun el ili.
😊
Bela rapida 'foliumado' tra la Esperanta literaturo (kaj originala kaj tradukita) kun bonaj konsiloj por lernantoj kaj progresantoj. Mil naŭcent okdek kvar estas ankaŭ inter miaj legotaj libroj!
Mi ŝatas legi kaj mi amas librojn, sed mi estas tro pigra por legi multe. Mi povas tralegi sufiĉe multe da paĝojn unuafoje, sed al mi estas malfacile repreni libron kaj legi plu. Tamen via filmeto inspiris min legi, dankon!
Belaj libroj. Mi legis 1984 en la Hispana sed plaĉus min legi ĝin en la Esperanta. Eble en la venonta aĉeto de libroj ĉe UEA , se mi trovas la libron, mi aĉetos ĝin. Dankon pro viaj videoj
Mi ankau legis faktoj kaj fantazioj. Mi estis en usn, kaj ni nur estis tri öersonoj en filadelfio en la grupo. Bone, ke vi plivastigas esperanton. Salutojn el germanio!
Al multaj homoj tre plaĉas la libro "La Verda Koro". Ankaŭ ĝi estas havata en multaj bibliotekoj.
Vi havas bonegan inan guston pri libroj
Mi legis Mil Naŭcent Okdek Kvar kaj en la angla kaj en esperato. Mi ege ŝatas tiun libron.
Mi ŝatas la libron de Trevor Steele Flugi kun kakatuoj. Kvankam ĝi estas fikcia, ĝi baziĝas sur la historio de Aŭstralio kaj la problemoj inter aborigenoj kaj blankuloj fine de la 19a jarcento.
Mi multe sxatis "Bona Espero: idealo kaj realo" de Roman Dobrzinsky, pri la Lernejo Bieno Bona Espero en Alto Paraíso, Brazilo. Kaj la poemoj de Eli Urbanová en "Vino, viroj kaj kanto".
"Star In A Night Sky: An Anthology of Esperanto Literature" estas bonega aro de esperantaj skribaĵoj en la verda lingvo kun traduko en la angla. Ankaŭ mi certe rekomendas la libron "La Nova Esperanta Krestomatio" - kiu enhavas multajn kurtajn skribaĵojn kaj elĉerpaĵojn en pli literatura Esperanto.
Sed krom Instruajn librojn mi apenaŭ legis aliajn .
Tre interesa filmeto. Iujn el ĉi tiuj libroj mi intencas legi estontece.
Mi aĉetis "La fremdulo" de Albert Camus, sed mi ankoraŭ ne legis ĝin. (mi nur havas ĝin por aspekti kiel intelektulo^^). Mi ankaŭ tre ŝatas la esperanta traduko de "Little Brother" de Cory Doctorow ("malgranda gefrato"). En la retejo de la traduko oni povas elekti malsamaj stiloj de Esperanto (klasika Esperanto, riismo, ktp.) kaj la tuta libro aŭtomate ŝanĝiĝas.
este es perfecto! Gracias, no me hablar esperanto PERO me gustaría aprender.
Mi komencis legi "Marina"-n antaunelonge, sed ne finlegis ĝin. Vi inspiras min finlegi, ni devos kompari reagojn!
Mi havas libron de Vladimir Varankin, rusa esperantisto mortpafita pro sia Esperanta agado dum Stalina reĝimo, ĝi nomiĝas metropoliteno kaj mi ĝis nun ne povas komenci legi ĝin, ĝi estas sufiĉe malfacila, oni diras ke ĝi estas forgesita ĉefverko de Esperanta literaturo de la 20-a centjaro, ĉu vi iam aŭdis pri ĉi tiu libro?
Ankau, mi tre ŝatis la hobiton, kiam mi legis ĝin, kaj mi havas Mil Okcent Naudek Kvar en mia legolisto.
Legu je Vojaĝo En Esperanto-Lando. :D
Tute simple: mi amas vin... kaj viajn filmetojn...
Post kelkaj monatoj da lernado, oni povus legi "Murdo en la Orienta ekspreso" de Agatha Christie. Tre amuza rakonto kaj ne malfacila legaĵo. Oni eĉ povas trovi ĝin interrete kiel pdf-dosiero.
Bona video. Mi komencis al lerni esperanto en duolingo kaj ĉi tion kanalo estas tre bona para lerni pli vortajn
Mi havas "Faktoj kaj Fantazioj".
Tre interesa kaj instrua filmeto! Dankon kaj gratulojn!
Mi scivolas, kiel la Esperanta traduko de Mil Naŭdek Okcent Kvar pritraktas (Nov-Parolon) NewSpeak?
@tinydancestar
3 жыл бұрын
Interese, ankaŭ mi scivolas! Mi vidos kiam mi komecos legi!!
Mi ŝatas legi nefikciajn librojn ,per kiuj mi povas legi .
Kelkaj facilaj libroj por komencantoj: "Gerda malaperis", "Lasu min parolu plu", "la verda koro"
@thiagoskapata
3 жыл бұрын
Ili Kaptis Elzan, Vere aŭ Fantazie.
Mi havas nuntempe nur unu fizikan,ne bitan libron : "Esperanto Sem Mestre" fare de Francisko Valdomiro Lorenc ; ĝi estas Esperanto kurso por Brazilanoj.
@estunto5457
3 жыл бұрын
Mi ne komprenas, kial tiom da portugalezanoj lernas Esperanton. Ĉu ilia denaska ne multe pli belas ol la zamenhofaĵo?
@luizclaudiodossantoslima9297
3 жыл бұрын
Ĉiuj lingvoj havas sian valoron kaj funkcion ; kaj tiu de Esperanto estas esti perilo inter malsimillingvuloj ,pro tio ni lernas ĝin.
@luizclaudiodossantoslima9297
3 жыл бұрын
Sed dankon pro la laŭdo,@@estunto5457 ! El kiu lando vi estas ?
@estunto5457
3 жыл бұрын
@@luizclaudiodossantoslima9297 El Neekzistio por ke la Ĝiisto kaj la Ĉapelita sbiraro ne trovu min.
@luizclaudiodossantoslima9297
3 жыл бұрын
@@estunto5457 ;)
Vi verŝajne ĝuus la libron "Zamenhof: Aŭtoro de Esperanto." Ĝi estas biografio pri la kreinto, sed enhavas multan historion kaj multe traktas la tiamajn politikajn aferojn kaj temojn. Nur atentu ke la libro estas tute en Esperanto kaj la nivelo estas sufiĉe alta, sed se vi ellegis La Hobito vi verŝajne komprenos lia tuton.
Mi volas skribi librojn
Kiel vi acxatis ilin, cxar mi volas acxeti unun. :(
Interese Chelsea. Mi estas Bruno el Brazilo. Mi estas esperanta komencanto. Mi havas libro kiu nomiĝas " La libro de la spiritoj" ( aŭtoro Allan Kardec) . Ĝi estas libro de intervjuoj . Krom la antaŭparolo, kiu estas iomete malfacila, la ĉapitroj estas mirindaj , kun demandoj kaj respondoj pri ĉio , aŭ preskaŭ ĉio. Almenaŭ laŭ mi. Tre utila kaj gravega. Mi rekomendas ĝin. .... Alia libro kiun mi legas nun estas " La eta princo " , kiu la plimulto scipovas en siaj originalaj lingvoj. ...Korandankon Chelsea ,pro via kanalo, pro montri vian esperton!
Mi satas legi PIV: Plena Ilustrita Vortaro cu vi povas sendi Al mi tiun ci vortaro
Nuntempe en E-ujo aktivas ech tri lego- rondoj 1-e en Chinio la aventuroj de Antonio 2-e en Svedio " la jaro 1968 3-e "En Hispanio la mondliteraturajho de Cervantes : Don Kihhote
@estunto5457
3 жыл бұрын
Ĉu antaŭ ĉio vi ne devus profundiĝi en librojn pri ortografio, interpunkcio kaj bonklavado?
@tinydancestar
3 жыл бұрын
@@estunto5457 Tio estas malafabla. Mia paĝo ne estas loko por malafabuloj.
@dieterrooke
3 жыл бұрын
@@estunto5457 Kara Estunto - via nomo ne obeas la FdE-on - sed ankau en ghi ekzistas ortografiaj eraroj , misa interpunkcio, kaj falsa traduko. Nenio kaj neniu perfektas.
@estunto5457
3 жыл бұрын
@@tinydancestar Mi ne kredas la haŭton de sinjoro Rooke tiom minca kaj ne ŝatas nomati "malafabulo". Leviĝas ankaŭ la demando, ĉu alies repliko al alies komento vere apartenas nur al vi aŭ via paĝo. Mi tamen ajnam pretas kabei de ĉi tie.
@estunto5457
3 жыл бұрын
@@dieterrooke Haha! Kiel mia justa kaj ĝusta nomo ne laŭus perfekte la ortografion, la FdE ktp? "Fundamento" ne signifas "tio kaj fino", ĝi direktas al stelo (ne kelo). Se ne *en,* la unt-participo troviĝas *sur* aŭ *super* tiu plej sankta grundo.
Kaj ne forgesu Vojagxo tra E-lando (Boris Kolker).
Saluton!! :) Kie vi acxetas viajn librojn?
@tinydancestar
3 жыл бұрын
Saluton! Plejparte mi uzas Mondial Books!
la filmeto estis tre bona
@dandutra8683
3 жыл бұрын
(mi uzas tradukilon)
Mi havas tre interesajn librojn pri spiritismo kaj povas sendi al vi senkoste, kompreneble se volos ilin
@tinydancestar
3 жыл бұрын
Jes kompreneble!
Mi, danĝera lingvomaniulo, plej ŝate legas Idistajn librojn aŭ traktaĵojn pri la ne pokaj misaĵoj en Esperanto kaj eĉ memmoŝte skribe komentadas ĉi-lastajn. Jen kial la Ĉapelita sbiraro streĉe serĉas min pro "perfido kaj spionado".
@enricogaetanoborrello1847
7 ай бұрын
😂
@enricogaetanoborrello1847
7 ай бұрын
😂
1984 estas skribita de maldekstrulo